Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Elektro baldaŭ mankos en Belgio!

Aller en bas

 Elektro baldaŭ mankos en Belgio! Empty Elektro baldaŭ mankos en Belgio!

Message  didje Mar 18 Nov - 13:26

« Lavu per malvarma akvo ! Varmigu ĉion samtempe en la sama kuirilo ! » :  jen sloganoj videblaj de kelkaj tagoj en la belgaj metrostacioj kaj en la tuta lando.
La aŭtoritatoj ja instigas la belgojn limigi sian konsumadon de elektro. Antaŭ pluraj monatoj haltis 3 el la 7 reaktoroj en la lando, ĉefe por kontroloj kaj riparoj. Tial la belga registaro prognozas elektrajn malprovizojn dum la venonta vintro.
Kaze de tro granda konsumado, oni suferos diskonektojn dum pluraj horoj tage. Komercistoj kaj kelkaj loĝantoj jam provizas sin per kandeloj kaj memstaraj generatoroj.
Kial elektra malprovizo okazus en tiel evoluinta lando, kiel Belgio? Pluraj kaŭzoj klarigas la aferon : unue, preskaŭ la duono de la atomcentraloj ne plu funkcias pro la aktuala teknika vartado; due, baldaŭ (venontan februaron) fermiĝos alia centralo pro antaŭa planado (2003) de la belga registaro limigi la nukle-devenan produktadon de elektro. Plie, dum la dek pasintaj jaroj de politika malstabilo mankis la gravaj investoj por disvastigi alternativajn energi-produkteblojn.
« Oni facile muntas ventturbinojn aŭ sunpanelojn, male la konstruado de novaj elektraj transporlinioj postulas longan tempon. La registaro ne sufiĉe preparis la ontajn produktado-rimedojn », diras fakinstruisto pri elektro el la brusela politeknika lernejo.
Tio elmontras, ke nuntempe oni ne facile malhavu atomdevenan produktadon de elektro. Ĉu tio signifas rezignon pri la malmultigo de la atomcentraloj? » Eble oni starigos kelkajn novgeneraciajn atomcentralojn, se ilia teknologio nepre kongruas kun sekureco kaj mediprotektado », konfidas la ministro pri energio.

Redaktis Didje, laŭ sonraporto el RTL, 18-an de novembro 2014.
didje
didje

Messages : 45
Lieu : Boulogne-sur-Mer
Langues : Espéranto Gb Fr (Langue maternelle),

http://didesper.free.fr

Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut

- Sujets similaires

 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum