Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

En Usono : viro mortpafita en kinejo pro sia sendado de tekstmesaĝoj.

Aller en bas

En Usono : viro mortpafita en kinejo pro sia sendado de tekstmesaĝoj. Empty En Usono : viro mortpafita en kinejo pro sia sendado de tekstmesaĝoj.

Message  didje Jeu 16 Jan - 10:12

Emerito mortigis viron en kinejo, en Florido, Usono, post disputo rilate la sendon de somosoj (poŝtelefonaj tekstmesaĝoj) far la viktimo.
Emerita membro de la Tampa polico estas kulpigita, mardon la 14-an de januaro, pri ne-antaŭplanita murdo, pafmortiginte lundon vespere en florida kinejo 43-jarulon, al kiu li riproĉis la sendadon de somosoj dum la filmprojekciado.

Mortpafita pro alĵeto de pufmaizo kaj sendado de somosoj
Laŭ ĉeestantoj, ambaŭ viroj ekkverelis, ĉar la viktimo uzis sian telefonon kaj sendis somosojn dum projekciado de la lasta filmo de Mark Wahlberg, Sango kaj Larmoj. La viktimo estus ankaŭ ĵetinta pufmaizon al CR, kiu poste kugle trafis lin en la bruston.
RE, la advokato de CR, emerito 71-jara, raportis ĉe la NBC-a kanalo, ke li petis kaŭcian liberigon de sia kliento al la juĝistino, konsiderante ke la akuzato kontentige servadis en la Tampa policgrupo, kaj ke li estas sekurecestro de distroparko. Dum sia tuta vivo li protektis la homojn kontraŭ la krimuloj. Li ne estas danĝero por la loĝantoj, konkludis RE. La juĝistino ne konsentis kun li kaj rifuzis liberigi la akuzaton. Florido estas la usona ŝtato, kiu enkalkulas la plej grandan nombron de armiloj cirkulantaj : pli ol unu miliono da personoj leĝe rajtas kunporti armilon.

Fonto : artikolo publikigita la 15-an de januaro 2014, ĉe RTL.fr
didje
didje

Messages : 45
Lieu : Boulogne-sur-Mer
Langues : Espéranto Gb Fr (Langue maternelle),

http://didesper.free.fr

Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut


 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum