Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Tertremimunita tablo povus savi vivojn

Aller en bas

Tertremimunita tablo povus savi vivojn Empty Tertremimunita tablo povus savi vivojn

Message  Invité Sam 13 Oct - 15:27

Por travivi tertremon estas pluraj rekomendoj. Unu el la plej oftaj, kiu ripetiĝas same al lernejoj en Los Angeles kiel al feriistoj en Tokio simplas : kiam vi sentas tertremon, kaùriĝu sub la plej proksima tablo : tio estas por protekti vian kapon kontraù falantaj pecoj de vitro aù plafono.
Sed la realo estas, ke tabloj kutime ne tre fortegas. Kaj en evoluantaj landoj, kie malmultekoste konstruitaj lernejoj kolapsemas, ŝirmi sin sub tablo ne multe helpos ĉiuokaze.
La tertremimunita tablo konceptita de israelaj industri-projektistoj Artur Bruter kaj Ido Bruno realiĝis el fokuso pri vivsava potenco. Ekzistantajn tablojn en klasĉambroj oni ne konstruas por tertremoj : ili ofte iĝas mortigaj kaptiloj por rifuĝintoj.
La teamo kredas, ke la nova tablo povus provizi sekuron al la tricent milionoj da lernejanoj, kiuj loĝas en landoj minacataj de tertremoj. Ĝi sufiĉe malpezas, ke infanoj povas movi ĝin sed ĝi povas toleri baton de mil kilogramoj.
Planante la tablon la teamo intervjuis lernejestrojn kaj krizistojn ĉirkaù la mondo. Ili parolis al spertuloj, kiuj partoprenis en savmisioj post la lasttempaj tertremoj en Turkio kaj Haitio.La celo estis inventi malmultekostan manieron por produkti la tablon sen oferi sekurecon. Iliaj esploroj montras, ke provizi klasĉambrojn per ĉi tiuj tabloj kostus dekoble malpli ol plifortigi la murojn kaj kvincentoble malpli ol rekonstrui ĉambrojn aù lernejojn laù normoj por tertremsekureco.
Nun la kunlaborantoj interparolas kun diversaj registaroj kaj internaciaj organizoj. La intenco estas ellabori kiel porti la novan teknologion en la lokojn, kiuj bezonas ĝin.

Transskribita el Radio Verda (Vankuvero, Kanado) elsendo

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut


 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum