Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Kiuj estas vi, Esperantoparolantoj?

Aller en bas

Kiuj estas vi, Esperantoparolantoj? Empty Kiuj estas vi, Esperantoparolantoj?

Message  Invité Jeu 12 Jan - 18:59

Saluton al ĉiuj Esperantopraktikantoj !
Kiel partoprenanto en la poliglota kafejo de Kalezo (Calais), mi eksciis, ke Esperantouzantoj aliĝis al la forumo de la retloko www.cafe-polyglotte.com.
Mi tre ŝatus, ke ni konatiĝu kaj interkomuniku pere de tiu forumo.
Do, kiu estas vi? Ĉu ankaù vi partoprenas en iu loka poliglota kafejo? Kie?
Ni uzu nian genian lingvon kaj la forumon !
Guy Perrin

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Kiuj estas vi, Esperantoparolantoj? Empty Saluton estimata amiko

Message  Jmben62 Mer 18 Jan - 21:14

Mi nomiĝas Jean-Marc Ben. Mi estas instruisto pri angla lingvo ĉe teknika liceo en Kalezo (Lycée du Détroit).
Mi eklernis esperanton antaŭ dudek jaroj sed mi ne multe uzas ĝin.
Vidu mian blogon http://jeanmarcben.blog.free.fr kaj ĉefe http://jeanmarcben.blog.free.fr/index.php?post/2010/10/29/Esperanto-%21

Kore via

Jean-Marc
Jmben62
Jmben62

Messages : 2
Lieu : Calais (62)
Langues : Français (Langue maternelle) , Gb, De, Es, Nl, It, Espéranto, Hongrois

http://jeanmarcben.blog.free.fr

Revenir en haut Aller en bas

Kiuj estas vi, Esperantoparolantoj? Empty Re: Kiuj estas vi, Esperantoparolantoj?

Message  Invité Mar 24 Jan - 17:35

Kara Samideano,
Kun plezurego mi ekscias, ke ni estas almenaù tri esperantistoj en Kalezo !
Fakte mi mem ne loĝas en Kalezo sed en Bremes-les-Ardres. Tamen de jaroj mi partoprenas en la kaleza poliglota kafejo, kie kun kalezano ni esperantlingve babilas. Antaù kelkaj monatoj ankaù du sinjorinoj kunvenis : bulonjanino eklernanta la lingvon, kiu ne plu venas, kaj mia edzino, kiu mortis komence de oktobro.
Mia kunpartoprenanto kaj mi eklernis Esperanton en 2004-2005.
Krom parola praktikado en la poliglota kafejo, mi plu uzas la lingvon por letere korespondadi, tradukadi tekstojn proponitajn de du spertuloj (tiun ekzercon mi ŝatas), kaj legi librojn kaj revuojn.
Espereble ni iam renkontiĝos kaj kompreneble kun granda plezuro ni konatiĝus kun vi.
Tute amike al vi.
Guy Perrin

Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut

- Sujets similaires

 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum