Café polyglotte sur le net (Language forum)
Vous souhaitez réagir à ce message ? Créez un compte en quelques clics ou connectez-vous pour continuer.

Itala urbestro malpermesas kebabon

Aller en bas

Itala urbestro malpermesas kebabon Empty Itala urbestro malpermesas kebabon

Message  Invité Jeu 29 Sep - 11:29

La urbestro de norda itala urbeto anoncis malpermeson de vendado de kebaboj. Li plendis pri ilia odoro kaj pri tio, ke ili ne apartenas al itala tradicio.
Massimo Bottoci, membro de la popolisma Norda Ligo kaj urbestro de Cittadella, proksime al Paduo, diris, ke tiaj kioskoj kaj butikoj ne plu rajtas vendi en la centro de la mezepoka enmura urbeto.
Citante regulojn pri sano kaj higieno, Bottoci diris, ke tia manĝaĵo ne taùgas al la historia centro pro ĝia maniero de manĝado kaj pro ĝia odoro.
Li diris, ke tiu, kiu volas manĝi kebabon povas fari tion hejme aù ekster la historia centro. « Ili ne estas parto de nia tradicio », li aldonis.
Bottoci, kiu ankaù sidas kiel deputito por la Norda Ligo altiris atenton en 2009, kiam li lanĉis iniciatojn kontaù almozuloj kaj stratvendistoj, inkluzive parkolimigojn por ruldomoj, por malsubteni vagantojn. Li ankaù proponis devigan publikan servadon por infanoj, kiuj trinkas alkoholon.
La kontraùenmigra Norda Ligo estas parto de la reganta koalicio de itala ĉefministro Silvio Berlusconi.
Transskribita el Radio Verda (Vankuvero, Kanado) elsendo



Invité
Invité


Revenir en haut Aller en bas

Revenir en haut


 
Permission de ce forum:
Vous ne pouvez pas répondre aux sujets dans ce forum